Home - Hejmo

 

 

 

 

 

 

 


Information about Esperanto
Information about the Esperanto Association of St. Louis
Download fonts, music, pictures, and more
Information on Learning Esperanto
Anouncements for the Esperanto Association of St. Louis and other Esperanto related events
Fotoj de pasintaj Zamenhofa Bankedoj / Photos of past Zamenhof Banquets

 

 

 

 

Cxi-tiu ttt-ejo
membras en...


Vizitu la kluba rondo / Visit the Club Ring
Posta / Previous
Auntaŭa / Next
Hazarda / Random
Listigu / List
Aldonu / Join
Redaktu / Edit

 

 

 

Zamenhofaj Kantoj por Kristnaskaj Festoj

 

 

Ho, Zamenhof Vi Foras Nun!
(melodio: Little Town of Bethlehem/Ho, Eta Urbo Betlehem)

 

1. Ho Zamenhof vi foras nun,
Ripozas en trankvil'
En paco de senzorga dorm'
Sub milda stela bril'.
Keklfoje ni scivolas

 

Æu bone fartas vi?
Æu eæ anøel' parolas
Kaj skribas en l'L.I.?

 

2. Æe vi en la æieloj
Æu nun tovgiøas PIV?
Æu kantas la anøeloj
Pri -ig kaj -iø kaj -iv?

 

Æu laý la Eternulo
(korekta æiam li)
La landon tie nomu ni
Æjeluj' aý Æieli'?

Portu Lumon, Ho Ludovikego!
(melodio: Un Flambeau Jeanette Isabella/Portu Torĉon ĥanet Isabela)

<music>

 

1. Portu lumon, ho Ludovikego!
Portu lumon al nia homar'!
Ho heroo de Bi-alistoko,
Ho-o majstreg' de forta voko!
Ho! Ho!
Kiel la lingvo belas!
Ho! Ho!
Kiel ni amas ĝin!

 

2. Sekvu nin, ho vi esperantistoj!
Venku kun ni, ho esperantar'!
Ĉu ekstere la mond' krokodilas
Dum esperante ni tril-trilas?
Jen pre-tiĝas la mond' por venko!
Jen pre-tiĝas la mond' por ni!

 

3. Venkos ni kontraŭ obstinaj baroj,
Venkos ni kontraŭ reĝo kaj car',
Venkos ni super ĉiaj obstakloj,
Se helpos nin cent mil mirakloj!
Ho! Ho!
Kiel la lingvo belas!
Ho! Ho!
Kiel ni amas ĝin!

Universala Kongreso
(melodio: Adeste Fideles/Venu Fidelaj)

 

1. Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso!
Venu, ho venu, en harmoni'!
Kun la vortaro
Flugu trans la maro!
Vizitu Montpeljeron, (3-foje)
En Suda Franci'!

 

2. Aŭskultu diskutojn, kantojn k balbutojn!
Librojn aĉetu kun poezi'!
Skribu poŝtkarte,
Himnon kantu parte.
Vizitu Montpeljeron, (3-foje)
En Suda Franci'!

 

3. Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn,
distrajn programojn ĉeestu kun ni!
Gaje bankedu!
Ne dubulojn kredu!
Vizitu Montpeljeron, (3-foje)
En Suda Franci'!

Ho Zamenhof!
(melodio: O Tannenbaum!/ Ho Abio)

1. Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Hodiaŭ vi naskiĝis.
Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Hodiaŭ vi naskiĝis.

Vin kiel majstron sekvas ni
Kaj verdajn pensojn pensas ni.

Ho Zamenhof de nia kor'
vi certe estas reĝo!

 

2. Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Ni amas Esperanton!
Ho Zamenhof, ho Zamenhof!
Ni amas Esperanton!

Ne nur paroli ĝuas ni,
Legadon amas ankaŭ ni.

Ni skribas kaj aŭskultas ja
Kaj krokodilas ankaŭ.

 

3. Vin, verdan lingvon, amas mi,
(Sed ne akuzativon).
Vin, verdan lingvon, amas mi,
(Sed ne akuzativon).

Nur kiam mankas vort' al mi
Entuziasmas mi malpli.

Sed amas mi, vin amas mi,
Se ĉio fluas glate!

 

4. Atendas, atend-ad-as ni
La Verdan Venkon Finan!
Atendas, atend-ad-as ni
La Verdan Venkon Finan!

Malnovaj zorgoj for de ni!
La vintro pasos; restos ni,

Fortegaj ni, verdegaj ni,
Simile al abioj.

Feliĉegan Naskiĝtagon
(melodio: Jingle Bells/Tintilaro)

1. Sidante sur la seĝ',
Malantaŭ vortareg'
Longege serĉis ni,
Kaj sole kaj en greg'
Esprimon ĝustan por
Saluti taŭge vin
Dum naskiĝtage tostas ni
Per rimoj kaj per vin'!

 

(2-foje:)
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir-o!

 

2. Ni serĉis tra la nokt'
Konfesu ni sen blag,
Sed mankas simpla vort'
Por via naskiĝtag.
Nur eblas kunmetaĥ',
Nur kvarsilaba vort',
Nur "Feliĉegan Naskiĝtagon"
Jen kruela sort'!

 

(2-foje:)
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir'!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir-o!