 |
Ron
Glossop legis iom da lian artikolon kiu li skribis por
la
ILEI-konferenco en Parma, Italio, dum 28 Julio 2006.
Tie ci estas la tutan
artikolon...
|
ESPERANTO
KAJ MONDCIVITANECO
Ronald
J. Glossop por la 39-a ILEI-konferenco, Parma, Italio, 28 Jul
2006
Homoj
en Usono ofte demandas al mi, "Kial vi estas Esperantisto?
Vi jam scipovas la anglan, la veran internacian lingvon.
Vi povas vojaĝi preskaŭ ien ajn en la tuta mondo kaj
ne bezonos alian lingvon." Eĉ homoj el aliaj
landoj diras al mi la saman: "Kial denaska parolanto de
la angla lingvo volus lerni Esperanton?"
Efektive, estas du
respondoj. La unua estas la morala kialo. Jes, sendube mi estas
tre bonŝanca ke mia denaska lingvo estas lingvo, kiun mi povas uzi
en multaj diversaj landoj kaj en multaj partoj de la mondo. Sed
tio estas nur hazarda afero. Mi ne elektis tiun situacion, kaj
aliuloj ne elektis esti en malsama situacio. Mi ne rajtas postuli,
ke aliuloj devas uzi mian nacian lingvon dum mi ne devas uzi
iliajn naciajn lingvojn. Tio ne estus justa. Samtempe mi ne
povas lerni eĉ malmultaj aliajn lingvojn el la granda kvanto de
naciaj kaj etnaj lingvoj kiuj estas uzataj en la mondo. La racia
solvo de tia lingva problemo estas, ke ĉiuj en la mondo devus
lerni la saman naci-neŭtralan duan lingvon. Kiam mi unue pensis
pri tiu ebleco, mi estis Usonano kiu neniam aŭdis pri la lingvo
Esperanto. Sed feliĉe en la jaro 1978 viro nomita John Sabin
informis min, ke ekzistas en la mondo logika, planita lingvo, kiun
multaj homoj jam uzas kaj kiun oni povas lerni multe pli rapide ol
aliajn lingvojn. Krome tre grava afero estas la spirito kaj celoj
de tiuj, kiuj uzas tiun lingvon.
˝Iaj
uzantoj deziras aboli militojn, elimini maljustecon, protekti
homajn rajtojn, kaj redukti la kvanton da mizero en la mondo.
Tial Esperanto provizis bonan solvon al mia morala problemo rilate
al la uzo de lingvoj en mondo kie ne ĉiuj uzis mian nacian lingvon.
Mi nur bezonis lerni Esperanton kaj uzi ĝin kiam mi volas komuniki
kun aliuloj kiuj uzis malsamajn naciajn lingvojn. Do mi
Esperantiĝis.
La dua kialo ke mi estas
Esperantisto kaj la ĉefa temo de ĉi tiu parolo estas ke mi volas
esti vera mondcivitano. Mi nun opinias ke vera mondcivitano devas
esti Esperantisto. Sed mi devas klarigi tiun deklaron. La afero
ne estas simpla.
Ĉu persono kiu volas esti
mondcivitano ne povas fari tion per la uzo de la angla lingvo? Mi
devas konfesi ke por la 94 elcentoj de la homoj en la mondo kies
denaska lingvo ne estas la angla, lerni la anglan sendube estas
bona maniero por iĝi konektitaj kun la granda parto de la mondo
kiu uzas la anglan lingvon. Sed rimarku, mi ne diris ke la
lernado de la angla provizas paŝon al mondcivitaneco. Tiuj kiuj
lernas la anglan lingvon povas partopreni en la granda parto de la
mondo kiu uzas la anglan, sed la situacio ne estas la sama kiel
esti civitano en komunumo. Kelkfoje oni malzorge parolas pri "la
angla-lingva komunumo," sed tiu esprimo ne aludas al vera komunumo.
Tiukaze ne ekzistas sento de komunumo; ne ekzistas komuna celo aŭ
sento de solidareco. Ekzistas homoj kiuj uzas la saman lingvon,
sed tio estas nur praktika afero. Tia grupo de homoj ne formas
mondan komunumon.
Ekzistas ankaŭ alia kialo
ke la uzantoj de la angla lingvo ne povas formi mondan komunumon.
La fakto estas ke la angla lingvo estas nacia lingvo, kiun oni
tamen nun povas uzi en multaj landoj de la mondo. Pro tio ĝi iĝis
inter-nacian aŭ inter-landan lingvon. Por mi tio estas tre
malsama afero ol esti tuttera aŭ tergloba lingvo. Kiam mi uzas la
anglan lingvon, mi uzas mian nacian lingvon kaj ne povas senti ke
per ĝi mi partoprenas en pli vastan efektivan tutteran komunumon.
Mi klarigu tion pli
detale, ĉar ĉi tio estas grava sed malsimpla punkto. Oni devas
konstati ke la situacio en nia nuntempa mondo ne plu estas la sama
kiel la inter-nacia mondo kiu ekzistas en la 18-a, 19-a, kaj 20-a
jarcentoj. Nun, en la 21-a jarcento, ni havas tergloban mondon.
En tiu antaŭa inter-nacia mondo ekzistis multaj landoj kiuj havas
siajn proprajn landajn registarojn, flagon, armeon, policon,
lingvon, monon, himnon, kaj tiel plu. Se oni havus mapon aŭ
globon kiu reprezentas tian mondon, la diversaj landoj estus en
diversaj koloroj kun nigraj linioj laŭ la landlimoj. En tia mondo,
iu ajn kunlaboro en la mondo ĉiam okazis inter reprezentantoj de
la landaj registaroj en inter-naciaj organiza∆oj
kiel al Ligo de Nacioj aŭ Unuigxintaj Nacioj. Tiuj kiuj uzas
malsamajn naciajn lingvojn devis dungi interpretistojn kaj
tradukistojn por komunuki unu kun la alia en internaciaj organiza∆oj.
La mondo estis vidata kiel kolekto de relative sendependencaj
landoj, kaj ĉiu homo devis esti civitano de iu lando. La
individuoj mem kiel individuoj ne rajtis partopreni en tiaj inter-naciaj
aferoj.
Kiam nia kara D-ro
Zamenhof evoluigis novan lingvon por tia mondo, li ĝuste nomis ĝin
"la Internacia Lingvo." Tiam la mondo ja estis inter-nacia mondo,
do oni kompreneble parolis pri inter-nacia lingvo. Sed efektive,
tiun novan lingvon aliuloj nomis per la nomo "Esperanto," kaj
ĉiuj, eĉ Zamenhof mem en liaj paroloj, konstatis ke ĝi estas
lingvo per kiu ordinaraj individuoj povus komuniki rekte kun aliaj
individuoj en la resto de la mondo. La nigraj landlimoj kaj
apartaj landaj registaroj ne plu estis tiel gravaj. Por
Esperantistoj, pro la komuna lingvo, la landlimoj disfalis. Ili
ne plu estas civitanoj ĉefe de nur unu lando sed ili iĝas
civitanoj de la planedo. Nova sento de solidareco kun ĉiuj homoj
evoluis. La homaro ne plu havis nur "inter-nacian" aŭ "inter-landan"
lingvon sed tute novan specon de lingvo, "tutteran lingvon" bazita
de tuthomara spirito. Sekve tiu lingvo kaj tiu spirito iĝis bazo
de tute nova speco de komunumo, tuttera komunumo. Tiuj kiuj
apartenis al tiu komunumo kaj sentis lojalecon al ĝi povas esti
mondcivitanoj malgraŭ ke tutmonda registaro ĝis nun ne ekzistas.
Plue en la sesdekaj jaroj
de la dudeka jarcento ni ekvidis fotojn de la Tero el spaco. Ĉiuj
povas vidi ke la landlimoj estas artefaritaj kaj ke ni ĉiuj estas
Teranoj, ne nur loĝantoj en diversaj apartaj landoj. Ni povas
scii kaj senti ke ni vere estas mondcivitanoj.
Mi
volis iĝi parto de tiu nova tuttera komunumo, kaj mi vidis
ke Esperanto estas la plej bona ilo por efektivigi tion.
Mi vere konstatis ke "Esperanto ne estas nur lingvo."
Iĝi Esperantisto estas la maniero en kiu oni povas iĝi
parto de tuta nova speco de monda komunumo. Komence mi
ne konstatis tion. Mi konstatis tion nur post kiam mi
partoprenis en la Esperanto-movado kaj ekkonis individuajn Esperantistojn
el multaj aliaj landoj. Mi sentas ke mi estas parto de
vera tuttera komunumo bazita ne nur sur komuna lingvo sed ankaŭ
sur komunaj celoj kaj sento de solidareco. Oni povas diri
ke mi eklernis Esperanton ĉar mi volis juste komuniki kun
aliuloj kiuj ne uzis la saman nacian lingvon, sed poste mi restis
Esperantisto ĉar mi volas daŭre loĝi en la tertera
Esperanto-komunumo. Pro Esperanto kaj per Esperanto mi
povas esti kaj resti vera mondcivitano.
|